Espéranto-Strasbourg

Hejmpaĝo > Kulturteko > Ludoj

laste ĝisdatigita je la 12a oktobro 2025

Ludoj

Niaj membroj estas ludemaj... Pro tio ni organizas regule ludajn vesperojn kaj provas trovi aŭ krei interesajn ludojn uzeblajn ankaŭ por komencantoj.

Jen kelkaj ideoj kaj elŝuteblaj ludoj. Ludu bone !

Skrablo

Skrablo

Nia unua produktaĵo estas esperanta versio de «scrabble».
Vi povas fabriki vian ekzempleron dank’al tiuj modeloj :

  • literoj pretaj por eltranĉado
  • tabelo preta por eltranĉado

Tabuludo

Kreu 2 teamojn, kun miksitaj sidantoj (ĉiu sidas inter 2 membroj de la konkurenta teamo).
Ludanto de la unua teamo provas divenigi vorton (skribita supre en la karto) kiam la najbaroj kontrolas ke li ne uzas la malpermesitajn vortojn por klarigi ĝin. Se li sukcesas divenigi la vorton ene de 1 munuto, li daŭrigas kun alia vorto kaj gajnigas al la teamo tiom da poetoj kiom da vortoj divenigitaj. Se li uzas malpermesitan vorton, li tuj perdas kaj devas provi divenigi alian vorton. Poste, la najbaro ludas same, kaj tiel unu post la alia.
Jen 2 ludoj uzeblaj (el diversaj fontoj) :

Homlupo

La Homlupo estas kolektiva ludo, en kiu ĉiu partoprenanto rolas ĉu vilaĝanon, ĉu homlupon, kaj kies celoj estas :

  • por la homlupoj : formanĝi ĉiujn vilaĝanojn.
  • por la vilaĝanoj : malkovri kaj mortigi ĉiujn homlupojn.

La temo de tiu ludo estas vilaĝo de kamparanoj en antikva epoko, en kiu kelkaj loĝantoj kaŝe fariĝis homlupoj. Ĉiun nokton ili vekiĝas kiel lupoj kaj mortigas unu el la vilaĝanoj. Ĉiutage, la vilaĝo malkovras la viktimon kaj kunsidas por diskuti pri la okazintaĵoj. Inter ili kaŝas sin la homlupoj : ili devas elekti iun, kiun ili suspektas tia, kaj tiun ekzekuti. Tagoj kaj noktoj sekvas unu alian, ĝis la ludantoj de unu flanko sukcesis mortigi ĉiujn aliajn.

La sukceso de tiu ludo baziĝas sur la bona kaj vigla etoso, kiun ĝi kreas inter la partoprenantoj. Pro tio oni preferinde ludu multaj (pli ol dekope).(el Vikipedio)
Elsûtu la regulon : homlupa_ludo.pdf

En la sama rubriko: