Hejmpaĝo > Agenda > Kultura programo 2026/2027
Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]
laste ĝisdatigita je la 10a oktobro 2025
Kultura programo 2026/2027
Kulturaj vesperoj por ĉiuj en diversaj lokoj, lundojn de la 19a30 ĝis 22a : unua rendevuo la 2an de novembro 2026 7 rue des Vosges en Geispolsheim. Ĉiu kunportas ion por kuntrinki aŭ kunmanĝeti.
Pikniko internacia ĉe la ĝardeno de la 2 riverbordoj, apud la Rejno la 26an de junio 2027. Trovu nian tendon kun flagoj ĉe la franca flanko, ne for de la ponteto Mimram kaj spektu la spektaklon je la 21a30 post la pikniko. Rendevuo ekde la 18a horo por eksteraj ludoj.
Vilaĝo de asocioj de Strasburgo : sabate la 11an (12h-18h) kaj dimanĉe la 12an (11h-17h) de septembro 2027 en parko de la Citadelo. Venu viziti nian budon. Ĉiuj informoj en la franca : https://village-assos.mdas.org/
