Accueil > Turismo > Kion kunporti de Strasburgo ?
dernière mise à jour le 12 octobre 2025
Kion kunporti de Strasburgo ?

- Kougelhopf
- (photo : E. Richard)
Kukaĵoj
Koncerne kukaĵojn, oni ne plu nombras la variajn brioĉspecojn : la kougelhopf estas la plej konata kaj glate eltenas vojaĝon. La famaj kaj nenombreblaj bredle, biskvitoj bakitaj kelkajn semajnojn antaŭ Kristnasko, kiujn oni ofertas al aliuloj aŭ sin ofertas.
Porkaĵo
Pri porkaĵo, Alzaco ofertas nekompareblan elektgamon. La plej bonaj viandkuiraj, porkaĵkuiraj kaj pladkuiraj metiistoj de Strasburgo havas tre aŭskultindajn konsilojn.
Vino
Kelkajn botelojn da fajngustaj alzacaj vinoj, selektitajn de la plej bonaj vinkelistoj, oni kompreneble ankaŭ mendu por akompani ĉiujn tiujn frandindaĵojn.